Saltu al enhavo

Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
28.
SALUTO AL MARO.
(El Heinrich Heine.)


Thalatta! Thalatta!
Sei mir gegrüsst du ewiges Meer!

(◡)—◡ | (◡)—◡ | (◡)—◡ | (◡)—(◡) |[1]


Thalatta! Thalatta!
Mi vin salutas, eterna mar'!
Mi vin salutas dekmilfoje,
El koro ĝojanta,
Kiel vin salutis
Dek mil grekaj koroj,
Fortaj en mizero,
Hejmon postulantaj,
En mondo gloraj, grekaj koroj.

Balancis sin ondoj,
Balancis kaj bruis;
La suno verŝis sur ilin rapide
La rozajn ludantajn lumojn;

  1. En la versoj estas 2 ĝis 5 akcentitaj silaboj, kiujn apartigas 1 aŭ 2 neakcentaj