Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

XV.

Kartvela.

41.

EDZIĜA KANTO.

Didebà ŝenda cata mkrobeŭo
Didebà ŝenda bunebis dzaŭo.

Gloron al vi, reganto la ĉiela,
Al forto de l' naturo sonu glor'!
Gloron al vi, ho fianĉino bela,
Kaj al fianĉo en feliĉa hor'!

El amo plektos mi por ambaŭ kronon,
Belornamita estos ĝia rond':
Mi malavare ligos ĉian bonon,
Trovitan ie en la vasta mond'.