Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Laŭ eola agord' liron italan ĉar
El poetoj jen mi ludis unua, do
Kun fier' laŭ merit', delfa per laŭro-kron',
Melpomeno, al mi frunton ornamu vi!

Omnia tempus edax depascitur, omnia carpit,
Omnia sede movet, nil sinit esse diu.

Ĉion temp' manĝegema forglutas, ĉion forprenas,
   Ĉion formovas ĝi, ĉion detruas en fin'.

Malaperas riveroj, la maron bordoj sekigas,
   Malaltiĝas la mont', falas malsupren la pint'.

Kial mi diras nur tion? La bela ĉiel'-firmamento
   Iam subite eĉ ĝi — forbruliĝos de flam'.

Ĉion la morto atingos. Pereo — jen leĝo, ne puno;
   Venos do iam la temp', ke ne ekzistos la mond'.