Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Multaj filoj tie kuŝas,
La patrinoj ploras ilin..."
— "Ve! jen estas mia ringo!
Mi ĝin donis al amato!
Ne revenos li, karulo!
Do vi fluu, miaj larmoj."


XIX.

Luzica.

49.

AL LUZICUJO.

Haj, za was, Serbja, bjez woddycha
Chcu dźełać spochi wo dnjo, w nocy.

Ho Luzicujo, senripoze
Laboros mi por via celo,
Por vi, fiero mia sola,
Vi, fortofonto, mia stelo!