Paĝo:Grabowski - Kondukanto de l’interparolado kaj korespondado, 1907.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
KORESPONDADO
————————
I
MODELOJ DE LETEROJ
Por komenci leteron.

Via barona (markiza, grafa) Moŝto! — Via (baronina, markizina, grafina) Moŝto! — Sinjorino grafino! — Sinjoro barono! — Tre estimata sinjoro! — Estimata sinjorino! — Sinjoro! — Kara sinjoro! — Kara amiko!


Por finigi leteron.

Mi restas de via sinjora (barona) Moŝto, tre humila kaj obeanta servanto. — Mi restas kun tuta respekto via plej humila servanto.— Mi havas la honoron esti, sinjoro markizo, via k. c. — Via humila kaj obeema. — Ricevu, sinjoro, mian plej koran saluton. — Via humila. — Tute la via. — De l’tuta koro la via. — Kun estimo kaj amika saluto. — Kun alta estimo. — Via amiko. — Via fidela amiko. — Kore vin salutas.

Via plej humila servanto. — Ricevu, sinjoro, la certigon de la plej alta estimo de via obea servanto. — Kun la plej granda estimo (respekto). — Koran saluton de via.

Leteretoj amikaj.

Kara amikino! Estante hodiaŭ vespere invitita al balo, mi bedaŭras