Paĝo:Grabowski - Kondukanto internacia de l’ Interparolado kun modeloj de leteroj, 1890.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi multe bedaŭras, ke mi ne povos akcepti la amindan inviton de vi kaj de via estimata edzino, ĉar forta malsaneto min retenas en mia ĉambro.

***

Reveninte en tiu-ĉi momento el la vojaĝo mi tre dezirus paroli kun vi la plej rapide. Se via tempo ĝin permesas, venu tuj al mi; mi vin atendas kun senpacienco.

***

Mi multe ĝojas je tio, ke vi fine revenis. Se mi ne havus alian motivon ol saluti vin post tiel longa forestado, tio-ĉi jam estus sufiĉa, por rapidi vin viziti. Vi povas tial certe min atendi post tagmezo je l' sesa horo.

***

Kion vi pensas, se hodiaŭ ni irus en la teatron? Skribu kelkajn vortojn de respondo kaj sendu ilin per la alportanto de tio-ĉi; mi zorgos pri la biletoj kaj vi venos min kunpreni.

***

Ne eble! estas malhelpoj. Morgaŭ buŝe pli multe.

***

Ĉar hodiaŭ ni havas tre belan veteron, mi vin atendas post tagmezo je l' horo ordinara. Ni faros promenon al la domo de l' arbaristo kaj trinkos tie la kafon.

***

Mian plej koran gratulon por via tago de naskiĝo.

***

Multan feliĉon por la nova jaro.

***

Mi invitas min hodiaŭ por tagmanĝi ĉe vi.

***

Ĉu vi volas tagmanĝi hodiaŭ ĉe ni senceremonie?

***

Pet. resp. (Peto je respondo). R. p. (Respondo pagita).