Via barona, (markiza, grafa) Moŝto! — Via (baronina, markizina, grafina) Moŝto! — Sinjorino grafino! — Sinjoro barono! — Tre estimata sinjoro! — Estimata sinjorino! — Sinjoro! — Kara sinjoro! — Kara amiko!
Mi restas de via sinjora (barona) Moŝto, tre humila kaj obeanta servanto. — Mi restas kun tuta respekto via plej humila servanto. — Mi havas la honoron esti, sinjoro markizo, via k. c. — Via humila kaj obea. — Ricevu, sinjoro, mian plej koran saluton. — Via humila. — Tute la via. — De l' tuta koro la via. — Kun estimo kaj amika saluto. — Kun alta estimo. — Via amiko. — Via fidela amiko. — Kore vin salutas.
Via plej humila servanto. — Ricevu, sinjoro, la certigon de la plej alta estimo de via obea servanto. — Kun la plej granda estimo (respekto). — Koran saluton de via —.
Estante hodiaŭ vespere invitita al balo, mi bedaŭras senfine ke mi ne povos vidi vin en mia domo. Pardonu kaj faru al mi alian fojon la plezuron de via kara vizito.
Sinjoro kaj Sinjorino C. havas la honoron inviti Sinjoron kaj Sinjorinon N. al tagmanĝo amika, ĵaŭdon venontan je l' tria horo. Petas respondon.
Morgaŭ vespere ni estos en la domo kaj vi faros al ni grandan plezuron, se vi venos je l' horo kutima por vespermanĝi kun ni.