Paĝo:Grabowski - Kondukanto internacia de l’ Interparolado kun modeloj de leteroj, 1890.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Menippos. Sed sciu, vi plej malbonaj, maltaŭgaj, senindaj el la Lidoj, Frigoj, kaj Asiroj, ke mi tute ne pensas ĉesi. Kion ajn vi iros, mi irados post vi, por fari al vi ĉagrenon per miaj kantoj kaj por ridi je vi.
Krojsos. Ĉu tio ne estas puninda malpiaĵo?
Menippos. Ne; tio estis malpiaĵo, kion vi faradis, kiam vi postuladis ke oni vin ĉiam adoru sur la genuoj, kiam vin senhonte agadis kun homoj liberaj kaj tute ne pensadis pri la morto. Nun ploregu, perdinte ĉion.
Krojsos. Multajn, ho Dioj, kaj grandajn propraĵojn!
Midas. Mi tiom da oro!
Sardanapalos. Mi tiom da lukso.
Menippos. Bone, bonege, ploregu kaj ĝemu tiel senĉese, mi ankoraŭ ofte ekkantos al vi la kanteton: „Ekkonu vin mem!“ Tiu-ĉi kanto tre bone konvenas al via plenda kriado.