Paĝo:Grabowski - Kondukanto internacia de l’ Interparolado kun modeloj de leteroj, 1890.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Modeloj de leteroj komercaj.


Unua letero.
(Por komenci la korespondadon de komerco.)


Al Sinjoro . . . en . . .

Berlin, . . . .

Vian estimatan adreson ni dankas al niaj komunaj amikoj sinjoroj . . . kaj per tio-ĉi ni permesas al ni proponi al vi niajn servojn por la vendado kaj aĉetado de . . . . sur tie-ĉi loko.

Ni multe ĝojos se la nuna letero estos la komenco por korespondado, kiu povas esti utila tiel al vi kiel al ni, kaj ni vin certigas ke en ĉiu okazo ni penos fari ĉion eblan por la interesoj de niaj estimataj klientoj.

Donante la referencojn sube skribitajn, ni estas pretaj laŭ via deziro sendi al vi niajn kondiĉojn la plej malaltajn kaj ni atendas vian afablan respondon

Kun alta estimo
N. N.

Referencoj:

Sinjoroj . . .

     "     . . .


Respondo.
Berlin, . . . .

Al Sinjoro . . . en . . .

Respondante vian estimatan de . . ., ni dankas vin por via propono kaj ĉe l' okazo ni plezure akceptos viajn servojn.

Ni petas vin antaŭ ĉio, ke vi sendu al ni viajn plej malaltajn kondiĉojn, por ke en la okazo de bezono ni povu kalkuli ekzakte la koston de viaj artikoloj.

Kvankam dum la nuna stagnacio de komerco ni ne povas fari al vi tuj la esperon de grandaj operacioj, ni tamen kalkulas ke almenaŭ en la estonteco nia kunligo estos kontentiga por la ambaŭ flankoj.

Ni atendas vian respondon kaj restas

Kun la tuta estimo
N. N.


————————