Paĝo:Grabowski - Kondukanto internacia de l’ Interparolado kun modeloj de leteroj, 1890.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Dua letero.
Hamburg ....

Sinjoro . . . en London.

Laŭ ordono kaj je kalkulo de Sinjoro . . . ni hodiaŭ forsendis per la vaporŝipo . . ., kapitano . . ., Londonon sub via adreso, 20 balojn da papero (po 5000 folioj en balo) kaj 8 kestojn da galanteria komercaĵo laŭ specifikacio aldonita, en tuta valora de . . . . Vi volu tuj plenumi la asekuradon de l' senditaĵo en la tuta valoro, kiel eble la plej profite je la kalkulo de niaj amikoj, kaj post la alveno prenu ilian ordonon.

Tiom por hodiaŭ.

Kun la plej granda estimo
. . . . .


Respondo.
London ....

Sinjoroj . . ., Hamburgo.

Kune kun via estimata letero . . . ni ricevis la specifikacion pri dudek baloj da papero kaj ok kestoj da galanteria komercaĵo, kiujn vi elsendis per vaporŝipo . . . Kapitano . . . je kalkulo de Sinjoroj . . . sub nia adreso, kaj ni plenumis la asekuradon je la kalkulo de la diritaj sinjoroj. Sciigon pri ĝi ni rekte al ili sendis.

Ĉiam pretaj por servi al vi, ni restas

kun respekto kaj estimo
. . . . .


————————


Tria letero.
Berlin, .....

Sinjoro . . . en . . . .

Mi ricevis vian leteron de . . . kun la specifikacio kaj la fakturo por la sumo de . . . . markoj de Germanujo, kaj kvankam la komercaĵoj kalkulitaj ankoraŭ ne alvenis en mian posedon, mi senda al vi per ĉi, por saldi la konton, asignon de . . . . markoj germanaj pagotan tri tagojn post vido en la Banko . . . de via urbo kaj mi vin petas sendi al mi la certigon de ricevo.