Paĝo:Grabowski - Kondukanto internacia de l’ Interparolado kun modeloj de leteroj, 1890.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sendu al mi, mi petas, tuj kaj per vagonaro rapida tridek pecojn da tolo de la sama kvalito kiel la lasta. Tuj post la ricevo mi sendos al vi la leteron de ŝanĝo.

Rekomendante al vi la plej rapidan plenumon de tiu-ĉi komisio mi vin salutas kaj restas

Via humila
. . . . .


Respondo.
. . . ., ª, . . . .

Sinjoro . . . ., Berlin.

La monon transsenditan al mi en via estimata de . . ., per letero de ŝanĝo je markoj . . . . pagotaj de nia banko . . . mi enportis en vian konton krediton kaj kun danko saldis vian konton.

Via komisio donata al mi samtempe estos morgaŭ ekspedita, kaj mi esperas ke vi estos kontenta tiel je l' elekto kiel je l' kvalito de la komercaĵo al vi sendita.

Mi vin petas, ke vi honoru min daŭrige per viaj estimataj ordonoj kaj esperante ilin mi havas la plezuron resti via

plej humila
.....


————————


Kvara letero.
Lignica, ....

Sinjoro . . . . en Berlin.

Per poŝto returnanta volu sendi al mi vian plej novan precaron.

Mi baldaŭ bezonas viajn artikolojn, kaj se la precoj estos al mi konvenaj, mi sendos al vi mian mendon. Vin salutas

. . . . .


Respondo.
Berlin, ....

Sinjoro . . . . en Lignica.

Ni havas la honoron sendi al vi per ĉi nian plej novan precaron kiun ni rekomendas speciale al via afabla atento. Ni esperas ke la precoj la plej malalte notataj vin igos doni al ni viajn