Paĝo:Grabowski - Kondukanto internacia de l’ Interparolado kun modeloj de leteroj, 1890.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Por demandi, respondi.

Kiu estas tie? — Kiu vi estas? — Kun kiu mi havas la honoron paroli? — Kiel vi estas nomata? — Mi estas nomata N. — Kion vi volas? — Kion vi deziras? — Mi bezonas paroli kun vi. — Mi havas ion por diri al vi. — Ĉu vi min konas? — Mi ne havas la honoron vin koni. — Aŭskultu min! — Mi vin aŭskultas. — Ĉu vi min komprenas? — Mi vin ne komprenas. — Kial vi ne respondas? — Mi aŭdis malbone. — Kion vi volas diri? — Kion vi diras? — Kio estas? — Al kio ĝi servas? — Ĉu vi parolas internacie? — Mi komprenas pli bone, ol mi parolas.

Por proponi.

Ĉu vi ion bezonas? — Kion vi bezonas? — Kion vi deziras? — Ĉu estus agrable al vi? — Per kio mi povas servi al vi? — Per kio mi povas esti utila al vi? — Kion vi postulas? — Kion vi petas? — Kion mi povas proponi al vi? — Kion vi elektas? — Alprenu ĝin, por fari al mi plezuron! — Mi ĝin proponas al vi el bona koro.

Por peti.

Mi havas peton al vi. — Ĉu vi volas fari servon al mi? — Ĉu mi povas vin peti je ĝentileco? — Ĉu vi povas konsenti al mia peto? — Faru al mi la plezuron! — Ĉu vi estus tiel bona? — Ĉu vi volas fari al mi la ĝentilecon? — Mi vin petas je tio. — Pardonu min, mi petas! — Ĉu mi povas kalkuli sur vin? — Mi multe bedaŭras ke mi vin maltrankviligas. — Ne malkonsentu, mi petas. — Vi min ŝuldigos senfine. — Ĉu vi havus la bonecon? — Tio-ĉi farus al mi tre grandan servon. — Mi efektive timas trouzi vian ĝentilecon.