Paĝo:Grabowski - La Liro de la Esperantistoj, 1893.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
6.
La vojevodo.

En vespero somera vojevodo kolera
Al la hejma kastelo rapidas;
Al la lito edzina kun teruro senfina
Li alvenas, — neniun li vidas.

En doloro brulanta ed per mano tremanta
Sian grizan lipharon li prenis,
De la lito foriris, la manikojn retiris
Ed ektondris — kozako alvenis.

«Kial, best’ abomena, mia pordo ĝardena
Restas nokte sen hundo, sen gardo?
Prenu tuj mian sakon ed pafilon kozakan
Ed silente min sekvu, bastardo!»

Kun pafil’ en la mano al ĝardena altano
Ili amb’e sen bru’ alŝteliĝas.
Sur la benka herbaĵo ia lumas blankaĵo:
En tolaĵo virino vidiĝas.

Unu manon levinte, la okulojn kovrinte,
Per la dua forpuŝi ŝi penis
Unu viron petantan, surgenue starantan,
Kiu nun en la brakoj ŝin tenis.