Ed en flama fervoro li parolis: «Ho, koro,
Ĉu jam ĉio por ĉiam perdita?
Eĉ la premoj de-l’ mano per la mon’ de-l’ tirano
Ĉiuj estas jam foraĉetitaj?
Mi vin tiel amadis, por vi tiel bruladis, —
Malproksime nun plori mi devas;
Li ne amis, ne ploris, nur per mon’ eksonoris, —
Ed li ĉion por ĉiam ricevas.
Sur la brusto anĝela lia kapo malbela
En dorloto de nun ripozados,
De la roza buŝeto, de la ruĝa vangeto,
Li ĉielan feliĉon suĉados.
Sur ĉevalo fidela, en vetero kruela,
Mi rapidas al mia anĝelo —
Por sopire foriri ed al vi nur deziri
Bonan nokton en lia kastelo…»
Ŝi silentas senmove; li komencas denove
Sian plendon kun petoj ed ploro,
Ĝis, la brakojn lasinte, la konscion perdinte,
Ŝi defalis al li al la koro.
En l’arbaĵo silente, aŭskultante atente,
Staras amb’e gardantoj kovritaj,
Ili staras genue, en la manoj senbrue
La pafiloj ektremis ŝarĝitaj.
Paĝo:Grabowski - La Liro de la Esperantistoj, 1893.pdf/16
Aspekto
Ĉi tiu paĝo estas provlegita