Paĝo:Grabowski - La Liro de la Esperantistoj, 1893.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


«Estro»! diris kozako, «ia stranga atako
Al mi ligas subite la manon;
Brulan sentis mi larmon ed skuantan malvarmon
Kiam tuŝi mi volis la ĉanon.»

— «Pesto! mi vin jam skuos, mi vin plori instruos!
Jen saketo kun polvo: sen vorto
Vi preparos, vi pafos, ed se ŝin vi ne trafos,
Mi edzigos vin mem kun la morto.

«Supren, dekstren, senskue! Mi ekpafos, — l’unue
De-l’ amanto diskrevu la koro.»
La servanto ektiris, ed la kuglo eniris
En la frunton de… lia sinjoro.

Dr. Ludvik Zamenhof.
7.
La rozeto.
(El Goethe.)

Knabo vidis — jen rozeto
Sur la kampo staras;
Bela, juna la floreto…
Ĝojas, miras, flaras.
Sur la kampo la rozet’
Kiel infanet’.