signife alje formita per la multaj diversaj dialektoj, tiel same la lingvo internacja Esperanto restos ĉiam komune komprenebla kun tiaj fonetikaj deklinoj kiel la faritaj de mi en la Liro. —
La tutan reformon mi faris tre singarde: per sola helpo de-l’ apostrofo ed per aldono de surdiga pjedeto al la vokalo «i», kiu transformiĝis en la nur iom pli mallonge sed simile sonantan, nesilaban konsonantan «j».
Tiamanjere:
1) Per l’apostrofo la sovaĝaj sonoj: aŭ, aŭi, aŭu, aŭe, iaŭ, iaŭe estas forigitaj.
2) Per helpo de «j», la ofte uzataj pronomoj kunrilataj: kiu, kio, kie, kiel, tiel edc. fariĝis laŭ bezono unu- aŭ dusilabaj.[1] (NB. la proponita apostrofo en loko de «i» en tiuj vortoj enkondukus formojn dusencajn ed konfuzon en lingvo ed vortaro.)
3) Dank’ al apostrofo ed al la konsonanta «j» multaj vortoj rericevis la naturan sonon ed akcenton ed fariĝis per unu silabo pli mallongaj. (Komparu ekzemple: neb’lo, ok’lo, reg’lo, speg’lo, suk’ro, az’no, eb’ne, radjo, familjo, papiljo, nacjo, hodj’e, hjer’e, German’jo, Franc’jo, Ital’jo, patr’jo edc.)
4) La kunmeto de «l’» kun «o» donis l’o = lo (itale-hispana), egalsignifan kun la malbela, senpatr’ja «ĝi», kiu ĉe renkontado kun «iĝ» kaŭzis veran kakofonjon.
5) Fine la enkonduko de «ed» en loko de la gorĝa
«kaj», egale finiĝanta kiel la pluralo de-l’ adjektivoj,
- ↑ En loko de «iu, kiu, tiu, ĉiu, neniu» la sistemo de nia lingvo permesas anke skribi: «i’, ki’, ti’, ĉi’, neni’»; tiam nur la signo de proksimeco «-ĉi» bezonus aljan formon, ekz.: «sa» (ça france); sekve estus: tiu-ĉi = ti’-sa, (this, diese[r], angle-germane), tie-ĉi = tie-sa aŭ tute simple „sa“.