Paĝo:Grabowski - Nova Antologio, 1909.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
XIV.
FRATA PARO.
(Laŭ popola kanto).
Al S-ro P. de Lengyel.

Pol’, hungaro:
Frata paro,
Dum batalo,
Drink-regalo.

Vigla kapo,
Brava koro,
Benu ilin
Di’-sinjoro!




XV.
KORA ENUO.
(Ario de Tomaso Giordani, el 1774 j.).

Ho, amatin’,
Vi kredu ĝin:
Sen vi sopire
Enuas kor’.

Por mi, fidela,
En ĉiu hor’,
Ĉesu kruela
Via rigor’.