Paĝo:Grabowski - Postrikolto, 1921.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Luktante, ŝipano
Ĝin amas des pli.
Nin logas pro tio
Batalo, ventar’,
Ke restu Anglio
Estrino de l’ mar’.




IV

HO, MI IROS TRA L’ HERBARO

(Blankrutena popolkanto)


Oj pajdu la luham, luham
Hdzie moj mily hare pluham

Ho, mi iros tra l’ herbaro,
Kie plugas mia karo.
Ho, mi iros tra l’ herbaro
Per la bovoj li laboras,
Mi la larmojn ploras, ploras
Per la bovoj li laboras.
Kun la manĝo mi aliros;
Ĉu “eksidu“ li ne diros?
Kun la manĝo mi aliros.
La trinkaĵon mi alportos;
Ĉu nenion li ekvortos?
La trinkaĵon mi alportos.
Kaj li manĝis, trinkis plene,
Sidis sur plugil’ ĉagrene.
Kaj li manĝis, trinkis plene