Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Kaj pendanta arbustar’,
Ĝis revido, al torentoj
Kaj la brua fal-akvar’.
Mia kor’ as en montaro,
Mia kor’ ne tie-ĉi,
Mia koro---en montaro,
Kie cervon ĉasas ĝi,
Ĉasas la sovaĝan cervon,
Grimpas post kapreolin’,
Mia kor’ as en montaro,
Kie ajn mi portas ĝin.
III
KANTO DE L’ MARISTO
Our home is the ocean,
Our grave is the deep.
La hejm’---oceano,
Profundo---tombar’;
Ne timas ŝipano
Ekdormi sur mar’.
Ondeto---kuseno,
Kaj maro---lulil’,
Ondego---alveno---
Ĝojkri’ ĉe remil’.
Nia hejm’---oceano,
Glorata de ni;