Paĝo:Grabowski - Postrikolto, 1921.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

II

ADIAŬ AL LA MONTARO

[El Robert Burns]


My heart’s in the Highlands.
My heart is not here.


Mia kor’ as en montaro.
Mia kor’---ne tie-ĉi,
Mia koro---en montaro,
Kie cervon ĉasas ĝi,
Ĉasas la sovaĝan cervon,
Grimpas post kapreolin’:
Mia kor’ as en montaro,
Kie ajn mi portas ĝin.

Ĝis revido! al montaro
Kaj al norda hejma lim’,
La patruj’ de kuraĝeco
Kaj indeco de l’ anim’.
Kie ajn mi vage migras,
Kie ajn troviĝas mi,
Mian karan montetaron
Mi ekamas ĉiam pli.

Ĝis revido montaj pintoj
Kun eterna neĝ-vual’,
Ĝis revido, rok-vojetoj
Kaj, malsupre, verda val’,
Ĝis revido, al arbaroj