Paĝo:Grabowski - Postrikolto, 1921.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Plej saĝaj sub la sun’,
Klarigu vortojn, kiuj
Nin malĝojigas nun!”

Ĥalde’-profetoj, kleraj,
Rigardis signojn nur;
Nedivenitaj restis
Literoj de l’ terur’.
Kaj Babel-viroj, aĝaj,
Profundaj en la sci’,
Nun estis ne pli saĝaj
Kaj ne divenis pli.

Kaptito en la lando,
Fremdulo kaj junul’,
Aŭskultis reĝ-ordonon
Kaj legis laŭ regul’.
La lampoj lumis hele
Anoncon de l’ destin’;
Li legis nokte veron,
Morgaŭo pruvis ĝin:

“Baltazar-tombo pretas
La regno pasis for,
Li, sur pesil’, nur polvo
Malpeza, sen valor’.
Mort-tuko---lia vesto,
Kaj lia seĝo---ŝton’;
La Medo ĉe l’pordego!
La Perso sur la tron’!”