Paĝo:Grabowski - Postrikolto, 1921.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

I

LA VIZIO DE BALTAZAR

[El Lord Byron]


The king was on his throne,
The satraps throng’d the hall.

La reĝo-sur la trono,
Satrapoj, plena hal’;
Mil lampoj lumis brile
Ĉe l’ granda fest-regal’
Mil or-pokaloj, sanktaj
Ĉe Judoj, laŭ difin’:
Jehovaj vazoj, ŝaŭmis
Per Idolana vin’.

En sama hor’ kaj halo
De mano fingroj kvin,
Al mur’ veninte, kvazaŭ
Sablaĵon, signis ĝin.
Kun fingroj sola mano
Sur muro kontraŭ tron’
Literojn longen sekvis
Kiele sorĉ-baston’,

Ĝin vidis la monarĥo,
Kaj haltis en diboĉ’;
Sensange li aspektis
Kaj tremis lia voĉ’:
“La scienculoj venu,