Paĝo:Grabowski - Postrikolto, 1921.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
LA LANDO DE L’ ESPERO

(Kongresa Kanto)



Refoje en solena hor’,
Feliĉa viv-momento,
Amike batas kor’ ĉe kor’,
De gento apud gento.
Kolektis ree “nova sent’
En familia rondo”
El orient’ ĝis okcident’
Stelanojn el tutmondo.

Do super Alpa Virgulin’,
En neĝa kron’ radia,
Animoj, koroj levas sin
For, for de tero nia!
Atingas ni per sent-flugil’
La ĉielarkan ponton;
El kor-altaĵoj fratoj mil
Rigardas la estonton…

Jen etendiĝas antaŭ ni,
En subĉiela sfero,
Revita nia Arkadi’
Kaj promesita tero.
Ne ĉiuj ni eniros vin,
Patruj’ de bono, vero,
Sed ni hodiaŭ vidas ĝin,
La landon de l’ Espero.