„Atta Troll“ estiĝis, kiel mi diris, en la malfrua aŭtuno de l’ jaro 1841a, kiam la granda ribelantaro („Emeute“), kiam la plej diverskoloraj kontraŭuloj, konspirintaj kontraŭ mi, ne tute ankoraŭ ĉesis brui. Tio estis tre multnombra ribelantaro („Emeute“), kaj neniam mi estus supozinta, ke Germanujo produktas tiom da putraj pomoj, kiom tiutempe trafis mian kapon! Nia patrolando estas benita lando; tie ja ne kreskas citronoj kaj oraj oranĝoj, ankaŭ la laŭro nur pene kaj kriple kreskas sur germana teritorio, sed putraj pomoj prosperas ĉe ni kun ĝojiga abundeco, kaj ĉiuj niaj grandaj poetoj „sciis kanti pri tio kanton“. Kiam, helpe de tiu persekutado, mi estis perdonta kronon kaj kapon, mi perdis nek tiun ĉi nek tiun, kaj la absurdaj kulpigoj, per kiuj oni ribeligis kontraŭ mi la popolamason, ĉesis de tiu tempo plene kaj senefike, tiel ke mi ne bezonis humiliĝi per defendaj kontraŭdiroj. La tempo plenumis mian pravigon, kaj ankaŭ la koncernaj registaroj germanaj — kun danko mi devas tion konstati — tiu-rilate akiris pri mi meritojn! La arestordonoj, kiuj tuj de la germana limo, je ĉiu stacio, sopire atendas la revenon de l’ poeto, ĉiujare estas renovigataj je la sankta kristnaska tempo, kiam sur la kristnaskarboj brilas la konfidigaj kandeletoj. Pro tia malcerteco de l’ vojoj la vojaĝado sur germana teritorio fariĝis al mi vere abomena; jen kial mi festas mian kristnaskon en fremda lando, kaj ankaŭ en fremda lando, ekzilite, mi finos miajn tagojn. La bravaj batalantoj por lumo kaj vero, kiuj min kulpigis pri amfibieco kaj servemaĉo, intertempe vivas tre sekure en la patrolando kiel bone salajrataj ŝtatservistoj aŭ kiel altranguloj de gildo,