Paĝo:Heine - Atta Troll, 1925, Zanoni.pdf/97

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiaj krioj de turtetoj,
Amosataj, malamantaj
Afroditon; ili volus
Tiri nur Bellona’n ĉaron!

Kia bruo mondskuanta! —
lli estas majskaraboj
De printemp’ interpopola,
Posedite de rabio!

Temp’ alia — bird’ alia,
Bird’ alia — kant’ alia
Kun oreloj tutaliaj
Eble tion mi eĉ laŭdus!


Fino