Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La registaroj de Anglujo, Rusujo kaj Francujo opiniis, ke, per la publikigo de sia piplomata leter- kaj telegraminterŝanĝo el la tagoj antaŭ la eksplodo de la mondmilito, ili povos pruvi al siaj propraj popoloj kaj al la tuta kultura mondo, ke nur la „militemega Germanujo” estas kulpa pri la plej grandega sangoverŝado, kium iam dumvivis la teranoj, kaj ke ili mem ĉion faris, por eviti la katastrofon. Anglujo transdonis al la publiko Bullibron, Rusujo Oranĝlibron, Francujo Flavlibron. Vico da signoj supozigas, ke ĉi tiuj publikigaĵoj, kiuj ŝajnigas sin kompletaj, havas gravajn mankojn, kaj speciale rilate al la franca Flavlibro oni rajtas konsideri pruvite, ke certaj tie cititaj dokumentoj estas fabrikitaj poste.[1]

Malgraŭ tio la publikigaĵoj meritas detaligan komparan studon.

Ni ne provos ĉi tie detale esplori ĉiujn eksterordinare komplikitajn diplomatajn krucvojojn, kiuj estas iritaj antaŭ la militeksplodo. Pli multe la afero ĉi tie estas, klirigi al la mondo la plej gravajn okazintaĵojn, kiuj kaŭzis la militon, helpe de la pruviloj donitaj de la Triple-Entente-ŝtatoj mem.

Por ĉi tiu celo ni konstatu unue tiujn paŝojn, el kiuj senpere naskiĝis la militeksplodo. Elirante el ĉi tie ni laŭiru malantaŭen la fadenojn kaj disvolvu ilin laŭ eblo.

  1. Ekzemple: la Flavlibro enhavas en sia 1a ĉapitro, titolita „avertissements” (avertoj), serion da dokumentoj, kiuj — komenciĝantaj de Marto 1913 — pruvu la kreskon de la militemo en Germanujo. Inter ili sin trovas sub numero 5 noto de la franca ministerio por eksteraj aferoj, datita la 30an de Julio 1913, en kiu oni legas:
    „M. von Kiderlen fut l’homme le plus haï de l’Allemagne, l’hiver dernier. Cependant il commence à n’être plus que déconsidéré, car il laisse entendre qu’il prendra sa revanche.” „Sinjoro von Kiderlen estis dum la lasta vintro la plej multe malamata viro en Germanujo. Sed li komencas esti jam nur neestimata (anstataŭ malamata), ĉar li komprenigas, ke li havigos al si sian venĝon (pro Marokko)”.

    Ŝtatsekretario von Kiderlen, kiu — laŭ la ĵus citita teksto — en Julio 1913 komencis mediti pri venĝo, jam mortis en Decembro 1912, fakto, kiun evidente estis forgesinta tiu oficisto de la Quai d’Orsay, kiu fabrikis poste ĉi tiun flavlibran dokumenton.
    Simila malfeliĉo okazis rilate al noto, kiun — laŭ la angla Blulibro — S-ro Paul Cambon, franca ambasadoro en London, transdonis laŭdire la 30an de Julio 1914 al la angla ŝtatsekretario por eksteraj aferoj. La noto traktas pri la germanaj militistaj preparoj apud la elzasa-lotaringa limo (Blulibro No. 105, aldono 3). Per la datume de ĉiu tiu noto je la 30an de Julio oni intencas fari la impreson, kvazaŭ tiam kaj eĉ en la antaŭaj tagoj la germanaj trupoj staris jam proksimege apud la limo kaj per patroloj eĉ transpaŝis ĝin. La noto komenciĝas laŭ la teksto de la tria eldono de la Blulibro:

    „L’armée allemande a ses avant-postes sur nos bornes-frontières, hier par deux fois des patrouilles allemandes ont pénétré sur notre territoire.” „La germana armeo havas siajn antaŭpostenojn apud nia limo, hieraŭ dufoje germanaj patroloj penetris en nian teritorion.”

    „Hieraŭ” signifas en noto transdonita la 30an de Julio kompreneble la 29an de Julio. La 29a de Julio estis merkredo. En la unua eldono de la Blulibro oni legis „hier, vendredi” (hieraŭ, vendredon); la vorto „vendredi” estas strekita nur poste, kiam oni ekrimarkis la nekunigeblon. El tio sekvas, ke la laŭdire la 30an de Julio transdonita noto povas esti verkita nur sabaton, la 1a de Aŭgusto, nekonsidere, ke nek la 29an nek la 31an de Julio okazis transpaŝo de la limo.