Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Pri la senpera kaŭzo por la militeksplodo dubo ne povas ekzisti. La kaŭzo estis la ĝenerala mobilizo de la rusaj militistaj fortoj sur maro kaj tero, ordonita de la caro la 31an de Julio matene, kaj la rifuzo de Rusujo, neniigi ĉi tiun aranĝon laŭ la postulo de Germanujo.

Estas grave, jam nun konstati, ke la rusa registaro tre bone sciis, ke la ordono de la ĝenerala mobilizo kaj la konservo de ĉi tiu aranĝo devis fari la militon kontraŭ Germanujo neevitebla. Laŭ oficiala kaj neoficiala manieroj oni klare informis la rusan registaron ĝustatempe kaj kun ĉiu energio, ke rusa ĝenerala mobilizo nepre sekvigus la germanan mobilizon kaj ke la germana mobilizo nepre sekvigus la militon.[1]

La kaŭzoj estas klaregaj kaj nepre konvinkaj. Antaŭ la danĝero de milito kontraŭ pluraj frontoj estis neeble al Germanujo, rezigni la tempoprofiton, kiun certe havigis al ĝi la pli rapida mobilizo de la propraj militistaj fortoj, kiam la situacio maturiĝis ĝis la ĝenerala rusa mobilizo. Mobilizo sur ambaŭ flankoj kaj poste atendanta sintenado unu kontraŭ la alia ne povis esti diskutataj de Germanujo eĉ nur unu momenton pro tiu deviga kaŭzo de memkonservo. Kiel pluvon por tio, ke ĉi tiu opinio estis aprobata kiel tute komprenebla per si mem, ni citu la raporton de la angla ambasadoro en Petrograd, Sir G. Buchanan, datitan je la 25a de Julio (Blulibro No. 17). Buchanan raportas pri interparolo kun la rusa ministro por eksteraj aferoj S-ro Sasonow:

„I said all I could to impress prudence on the Minister for Foreign Affairs, and warned him that, if Russia mobilised, Germany would not be content with mere mobilisation, or giive Russia time to carry out hers, but would probably declare war at once.” „Mi diris ĉion, kion mi povis diri, por rekomendi singardon al la ministro por eksteraj aferoj kaj avertis lin, ke — se Rusujo mobilizus, Germanujo ne kontentiĝus per nura mobilizo aŭ lasus tempon al Rusujo, fini ĝian mobilizon, sed tuj deklarus la militon.”

Ankoraŭ en lasta horo la germana imperiestro mem atentigis la caron per sia telegramo de la 30a de Julio, posttagmeze je la 1a horo, pri la „danĝeroj kaj gravaj konsekvencoj el mobilizo”.

Ordonante la ĝeneralan mobilizon la rusa registaro kaj la caro sekve devis nepre scii, ke ĉi tiu ordono signifas la militon.

  1. Laŭ la germana Blanklibro la germana ambasadoro en Petrograd ricevis la 26an de Julio la ordonon, eldiri al la rusa registaro deklaron, en kiu oni trovas jenon:
    „Preparaj militistaj aranĝoj de Rusujo nin devigos al kontraŭaranĝoj kiuj devas konsisti el la mobilizo de la armeo. Sed la mobilizo signifas la militon.”