Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

plimulto el ili estas en la realeco nenio alia ol propagandaj societoj, kiuj anstataŭ agi ĉe iu loko, agas internacie ĉe iu fako. Ili do ne estas plene kompareblaj al U. E. A.
Post la kreo de U. E. A. oni daŭris sin okupi pri internacia organizo. La institucioj nomitaj «oficialaj» estis fakte tiel malmulte oficialaj, ke iliaj monrimedoj havis privatan fonton. Venis do la neceseco facile komprenebla ilin certigi en pli konstanta maniero. Plie, la sukceso de U.E. A. konvinkis multajn, ke regula internacia organizo estas ebla — kion ili antaŭe neis — sed, pro homa eco tre ofta, ili juĝis pli bone imiti la organizon de U. E. A. kaj provi la kreadon, flanke de ĝi, de nova internacia organizaĵo. En Barcelono la demando estis denove agitata, kaj oni decidis krei nur Financan Konsilantaron.
En Antverpeno la Kongreso transformiĝis en rajtigitan delegitaron de la propagandaj organizaĵoj kaj elektis komisionon por studi la organizan demandon por la proksima kongreso. Ni bone rimarku, ke la kongresa rajtigita delegitaro ne reprezentas la tutan Esperantistaron, kiel oni kelkfoje erare diras, sed nur la propagandajn organizaĵojn, kiuj elektis ĝin. En tiuj organizaĵoj ekzistas multaj personoj, kiuj ne scias la lingvon kaj tial ne estas esperantistoj (laŭ la Bulonja deklaro, kiu estis sankciita de la rajtigitaj delegitoj mem). Aliparte ni vidis, ke flanke de la propagando reprezentata de la grupoj, naciaj societoj kaj kongresaj institucioj, ekzistas la uzado reprezentata de U. E. A., kiu kunigas uzantojn de la lingvo kaj sekve enhavas nur Esperantistojn. La propagandaj organizaĵoj estis ĝis nun organizitaj nur loke kaj nacie (ĉar propagando kaj instruado de la lingvo estas ĉefe lokaj kaj naciaj aferoj), dum U. E. A., estis organizita internacie (ĉar la uzado de Esperanto estas esence internacia afero). Se oni nun kreas internacian propagandan organizaĵon, tiam estos du memstaraj organizaĵoj internaciaj, unuparte la jam ekzistanta U. E. A., aliparte la