Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ne reprezentas du malsamajn movadojn. Ili estas intime ligataj unu al la alia, sin reciproke helpas kaj kompletigas. Por ke tiu solidareco ne estu sole teoria, sed praktika, estas necese, ke ĝi troviĝu en la institucioj mem.
Restas do nur unu solvo, se oni volas veran ordon, nome organizo de nia tuta movado. Tiuj vortoj povus al kelkaj supozigi grandegan laboron. En la realeco, oni devas malpli organizi, ol kunligi, reguligi, harmonie vivigi sub sama tegmento ĝis nun disajn organizaĵojn.
Antaŭ ol transiri al la praktika realigo de tiu ideo, konvenas rememorigi la elementojn de la solvota problemo:
En la organizo de la Esperanto-movado devos havi lokon laŭ vico de naskiĝo:
La propagandaj organizaĵoj, t. e. la grupoj plej ofte kunigitaj en naciaj societoj, kiuj en kelkaj landoj estas forte organizitaj.
La lingvaj institucioj kiel la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio.
La kongresaj institucioj kiel la Konstanta Komitato de la Kongresoj, la Esperantista Centra Oficejo kun ĝia Administra Konsilantaro (anstataŭanta la Financan Konsilantaron), kaj la kongreso mem.
U. E. A. reprezentanta la uzadon de Esperanto[1].

  1. La teksto voĉdonita en Antverpeno parolas pri «amikaj kaj efikaj (?) interrilatoj inter la propagandaj kaj la specialaj, fakaj aŭ aplikaj societoj, kiel ekzemple U. E. A.». Ni rimarku, ke: 1e U. E. A. kun siaj 8.000 membroj kaj kompleta organizo estas tie asimilata al fakaj societoj de 100 aŭ 200 personoj, kies multaj ekzistas nur sur la papero — sentebla diferenco de grado; 2e Multaj fakaj societoj estas, ni tion supre diris, propagandaj societoj celanlaj iun fakon anstataŭ teritorio; aliaj estas partoj de U. E. A. — sentebla diferenco de esenco; 3e «amikaj» rilatoj inler la propagandaj organizaĵoj kaj U. E. A. ekzistis ĝis nun, sed tiu amikeco dependis de la bonvolo de la homoj, dum, por ke ĝi daŭru, estas necese, ke ĝi estu certigata per la sola organizo de la institucioj.