Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

bron laŭ la bezonoj, Tiuj fakoj memstare organiziĝas kaj laboras uzante la perecon de la ekzistanta centra administracio.
La fakaj societoj, kiuj havas partian aŭ religian karakteron, kompreneble restas absolute memstaraj kiel ĝis nun.

Tia estas, resumite, la esenco de la solvo proponata de U. E. A. Tiuj proponoj, fakte, konservas ĉiujn nunajn instituciojn, respektas la necesan memstarecon de la naciaj organismoj, faciligas ilian kunlaboradon en tiuj okazoj, kiam ĉi tiu estas necesa, kaj el la vidpunkto financa, ili simpligas, kaj ŝparigas, evitante ĉian neutilan konkurencon kaj duecon. Ni havas la konvinkon, ke kunfederiĝo de la nunaj organismoj sur la jam ekzistanta kaj elprovita bazo, kiun ni proponas, certe enkondukos pli da harmonio kaj pli da ordo en nia movado.

III

Ni montris la ĝeneralan staton de la organiza demando kaj la solvon, kiun ni proponas, nome kunfederiĝo de ĉiuj Esperantaj fortoj sur la bazo de la jam ekzistanta U. E. A. Ni montris, ke tiu solvo estas praktika, facila kaj simpla. La Esperantistaro tute ne deziras la kreon de novaj organizaĵoj, nepre naskontaj novan konfuzon; ĝi deziras la kunligon de tiuj, kiuj ekzistas, kaj ordon, kiu estas la necesa kondiĉo por ĉiu plua laboro. Ĝi precipe deziras, ke la polemikoj kaj personaj disputoj ĉesu esti la unua priokupo de la Esperantistoj. Esperantismo ne bezonas politikaĉistojn, ĝi bezonas laborantojn. Al tiuj lastaj ni nin turnas. Ke al la unuaj eble