Estas aldonita alia regularo pli longa ol la antaŭa, jam voĉdonita, kun speciala decido pri la duobla kotizaĵo, kvankam ŝajnis rezulti, laŭ la komenco de la cirkulero, ke tiu decido estas jam alprenita. Oni vidas, ke ni estas en marĉo, el kiu ne facile estas eliri. Ĝis nun mi ne scias, ĉu tiu regularo estas akceptita, kaj mi tre dubas, ĉu multaj membroj interesiĝas pri tio. Tio ne malhelpas, ke oni agas kvazaŭ ĝi estus akceptita, kaj de nun postulas la kotizaĵon.
La 1-an de marto, nova cirkulero:
Do, venas kelkaj respondoj. Oni (?) konsideras tion sufiĉa kaj deklaras la regularon akceptita, ĉar la tempo urĝas!
Sed aparte interesa estas la jena frazego:
Aliparte, la demandoj, kiujn mi proponas al la studado aŭ al la decido de la anoj de la Administra Komitato ne povas ĉiam sen malutilo aŭ danĝero esti sciigataj al la amaso (sic!) de la elektantaj anoj[1], kaj principe devas esti publikigitaj nur kiam la decido estas prenita[1] kaj la publikigo aprobita de la Komitato.
Kia demokratia sistemo! La membroj de la Administra Komitato estas petataj ne konsiliĝi kun la elektintaj anoj de siaj societoj, t. e. kun la veraj interesatoj. Ili devas unue voĉdoni, ne sciante kion opinias iliaj samsocietanoj, kaj, se ili volas, aprobigi sian decidon poste, t. e. kiam estas tro malfrue por ĝin ŝanĝi. Plie, ĉar tiuj demandoj estas efektive sekretaj aferoj kaj la Esperantistoj devas esti informataj nur kiam ili estas petataj pagi, tiuj paperoj devas esti konfidenciaj, kvazaŭ temus pri diplomatiaj traktatoj aŭ malmoralaj legaĵoj, ne taŭgaj por infanoj. Antaŭ kvar jaroj oni ankaŭ traktis la lingvajn demandojn konfidencie, kaj konfidencie oni faris promesojn, kiujn oni publike ne povis plenumi...
Ni haltu por spiri! Ni kondukis niajn legantojn en la labirinton de la cirkuleroj de la C. O. ne pro la plezuro fari kritikojn, kiujn ni cn la intcreso dc fpaco evitis ĝis la lasta momcnto, sed por monlri, ke same kiel en Antverpcno oni arbitre slarigis rajtigitajn delegitojn, oni por Krakovo provas krei internacian organizon anlaŭ ol la dcmando pri organizo estis iam klare kaj lojalc prezentita al la Esperantistaro. En tiuj kondiĉoj, naivaj estis tiuj, kiuj kredis pri Komisiono esploranta la demandon, kaj submetis al ĝi projektojn.[2] Oni nur volas, ke ni konstatu ion faritan. En kia ĥaoso tia organizo ekzistos, permesas antaŭvidi la supra analizo. Oni agas kvazaŭ la Esperantistaro konsistus el centmiloj da homoj, kaj amasigas komitaton super komitato, estraron super estraro. Finance, oni penas redoni iom da vivo al institucio, kiu ĉar ĝi estas konceptita tro grande por niaj bezonoj, ne povas vivi per si mem. Sub la falsa preteksto subteni la lingvajn instituciojn, kies ekziston oni facile povas certigi alie, oni penas krei komplikan sistemon de centra organizo, kies plej klara rezultato estos dividi la Esperantistaron en du partiojn kaj transformi niajn kongresojn en batalkampojn. Anstataŭ forigi la deficitojn per simpligo de tio, kio ekzistas, oni kreas novajn organismojn, kaj trovas nenion alian, ol peti donacojn.
Daŭrigante sur tiu vojo ni rekte iras al anarkio — ne la anarkio, kiu rezultas el absoluta manko de aŭtoritato, sed la anarkio, kiun kaŭzas la tromulteco de pseŭdo-aŭtoritatoj, de komitatoj kaj subkomitatoj, delegitaroj kaj konsilantaroj — konfuzo, kiu havas nepre kiel sekvon la regadon de anonima klano, reciprokan malkonfidon, eternajn malpacojn. Multigante la komitatojn kaj organizaĵojn, oni samtempe plimultigas la plej vantajn demandojn pri personaj honoroj kaj estradaj konfliktoj, kiuj jam perdigis al ni tiel multe da tempo.
La organizo, kiun oni penas prepari, estas ridinda komplikaĵo, kies plej tuja rezultato estos la starigo de deko da surpaperaj regularoj kaj da burokrataj dokumentaroj, utilaj por nenio, se ne por pligrandigi la deficitojn. La procedoj uzitaj dum tri jaroj kaj ankoraŭ uzataj por trudi tiun hibridan organizaĵon, estas malkorektaj. La supraj ciferoj pruvas, ke la Esperantistaro ne povas vivigi institucion, kies utileco en multaj rilatoj estas plene neata — precipe se oni ĝin komparas kun la sennombraj disputoj, kiujn ĝi okazigis. Seriozajn buĝetojn, kiuj estus diskuteblaj, oni neniam prezentis al ni; kontraŭe, oni silentas la solajn ciferojn, kiuj montras la veran situacion. La tempo venis por rompi kun tiu sistemo, kiu multe pli malhelpas nian movadon, ol ĉiuj eksteraj atakoj. Ĉar oni volas premi sur nin, realigante la organizaĵon antaŭ la Kongreso, la Esperantistaro havas tre simplan respondon: nenion pagi ĝis oni prezentos al ni publikajn kalkulojn, kiuj permesos serioze juĝi la situacion, kaj vidi, ĉu la mono, kiun oni petas de ni, ne estas plene senutila. Pro la intereso de l’paco ni ĝis nun preferis silenti, sed pli grava ol amo al paco estas ĉe ni la amo al ordo kaj klareco. Nia movado ankoraŭ pli bezonas ordon, ol ŝajnan pacon, kiu enŝovos nin en marĉon.
Aparta presaĵo el ESPERANTO de 20 Aprilo 1912.