Paĝo:Hodler - La Verko de Zamenhof, 1909.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lin movis; ĝi lin inspiris; ĝi lin subtenis kiam antaŭ la grandegeco de la verko realigota, li sentis, ke mankas la fortoj.

Super ĉio li revenis al ĝi, speciale kiam antaŭ liaj okuloj ekstaris la unua modesta, sed grandioza enkorpiĝo de lia revo, en la paroladoj ĉe la kongresoj de Bulonjo, Ĝenevo, Kembriĝo. Tio estas la nomata de li interna ideo de Esperantismo. Ĝi ne estas ia akcesoraĵo, ia flanka speciala opinio privata de la kreinto de Esperanto, kiel supozas kelkaj Esperantistoj altiritaj al nia afero nur per ĝia lingva flanko; ĝi estas la animo mem de nia movado kaj faras el ĝi ion