Tiel ili penadis, sed dume Agamemnono
Tion ne lasis, per kio li ĵus Aĥilon minacis :
Vokis rapide li Taltibion kaj Eŭribaton, 320
Kiuj estis liaj heroldoj kaj lertaj servantoj.
"Iru vi tien, en tendon de la Peleido Aĥilo,
Prenu vi la Brizeidon ruĝvangan kaj ŝin alkonduku,
Se do li ŝin ne redonos, mi mem ŝin jam tiam deprenos,
Al li venonte kun aro, kaj tio lin plu ektimigos." 325
Tiel dirinte, venigis li ilin kun vorto minaca.
Ili al bordo de l' maro senfrukta malĝoje foriris
Kaj al la tendoj kaj ŝipoj de Mirmidonoj alvenis.
Lin do ili ektrovis ĉe tendo, ĉe ŝipo nigreta
Tie sidanta, kaj ilin vidinte ne ĝojis Aĥilo. 330
Ekkonfuzitaj pro timo kaj respektego pri l' reĝo,
Ili stariĝis sen ia parolo, sen ia demando,
Sed li mem tion penetris per sia koro kaj diris :
"Bonan venon, heroldoj, senditoj de Zeŭso kaj homoj!
Alproksimiĝu, ĉar kulpaj estas ne vi, sed Atrido, 335
Kiu venigis vin pro la filino ruĝvanga de Ĥrizo.
Dia Patroklo, filinon vi elkonduku, ke ili
Ŝin ekdeprenu. Kaj estu ili mem la atestoj
Antaŭ la dioj feliĉaj, antaŭ homoj mortemaj,
Antaŭ la reĝ' furioza, ke kiam oni ankoraŭ 340
Mian helpon bezonos por malhonoron formeti
De aliaj! . . Ho, certe, pro pereema malsaĝo
Li, Atrido, ne povas rigardi antaŭen, nek posten,
Por fortikigi Aĥajojn, batalantajn ĉe ŝipoj."
Tiel li diris. Patroklo obeis la karan amikon : 345
Li elkondukis el tendo kaj donis knabinon ruĝvangan
Al la senditoj, kaj tiuj foriris al ŝipoj Aĥajaj;
Kaj ne volonte kuniris knabino. Dume Aĥilo
Iris plorante for de amikoj kaj tie sidiĝis,
Sur la bordo de l' maro; rigardis li maron malluman, 350
Manojn eltiris kaj sian karan patrinon petegis :
"Mia patrino, ĉar vi min por tempo mallonga eknaskis,
Devus almenaŭ aljuĝi honoron al mi l' Olimpano
Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/14
Aspekto
Ĉi tiu paĝo estas provlegita