Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ilin kondukis la frato, Menelao kuraĝa,
Kun ses dekoj da ŝipoj, aparte tenataj de ĉiuj.
Unu li mem ilin regis, al unu nur si konfidante,
Kaj ilin igis batali, pli ol aliaj volante
Venĝi sopiron kaj la forŝteligon de sia Heleno. 590
  Virojn el Pilo venintajn kaj el multagrabla Areno,
De la trairo Alfeo, Trio, belega Epio,
Virojn el Kipariseo, Amfigenio kaj Helo,
El Pteleo kaj el Doriono, kie la Muzoj
De la kantisto Tamiro Trakia talenton forrabis: 595
El Eŭĥalio irante, kie Eŭrito reĝadis,
Li fanfaronis superi per sia kantado, se kontraŭ
Lin eĉ konkurus la Muzoj mem, la filinoj de Zeŭso.
Ekkolerintaj, blindigis ili lin kaj de li rabis
L' arton de dolĉa kantado kaj de tintado sur liro. 600
Tiujn ĉi virojn kondukis la maljunulo Nestoro,
Venis kun ili al Trojo naŭ dekoj da ŝipoj grandegaj.
  L' Arkadujanojn, loĝantajn laŭlonge la montoj Kilenaj,
Apud la tomb' de Epito, patrujo de viroj kuraĝaj,
Anojn de kampoj Fenosaj kaj de Orĥomenoj multbrutaj, 605
Anojn de Ripo, Stratio, Enispo, blovata per ventoj,
Virojn el urbo Tegeo, el Mantineo gajega
Kaj el Stimfalo kaj fine el Parasio agrabla.
Tiujn ĉi Agapenoro Akeido kondukis
Kun ses dekoj da ŝipoj; en ĉiu el ili alvenis 610
Multo da Arkadujanoj, lertegaj en arto milita.
Al ili donis mem Agamemnono, la ĉefo de viroj
Ŝipojn belege armitajn, por maron la nigran trairi
Al Trojurbo, ĉar ili la marajn aferojn ne sciis.
  Virojn el Bupraziurbo, el Elidujo sanktega, 615
Virojn el landoj, havantaj Herminon, ŝtonegan Olenon,
Alizion kaj fine Mirzinon, limurbon de l' lando:
Tiujn ĉi virojn kvar ĉefoj kondukis, kaj sekvis al ili
Deko da ŝipoj, en kiuj estis multegaj Epeoj.
Du ĉefoj estis: Talpio kaj Amfimaĥo; la duan 620
Naskis Kteato, l' unuan la Arktorido Eŭrito.
L' Amarinkido Dioro kuraĝa estis la tria,
Kaj Polikseno la kvara, belega, al dio simila;
Lin Agasteno naskigis, reĝ' Aŭgeido kuraĝa.
  Virojn el Duliĥiono kaj el Eĥinadaj insuloj 625
Sanktaj, kuŝantaj en maro kontraŭe la Elidujo,
Tiujn ĉi virojn kondukis Megeso Aresosimila