Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
RIP VAN WINKLE


Kiu ajn vojaĝis alfonten sur la rivero Hudson, certe memoras la montojn Kaatskill. Ili estas dismembrigita brako de la granda Aligena grupo, kaj oni povas vidi ilin okcidente de la rivero, leviĝantaj al nobla alteco, la sinjoroj de la ĉirkaŭa kamparo. Ĉiu sezona diferenco, ĉiu vario de la vetero, eĉ ĉiu horo de la tago, iomete ŝanĝas la magiajn kolorojn kaj formojn de tiuj montoj, kaj ilin estimas ĉiuj dommastrinoj, malproksimaj kaj apudaj, kiel barometrojn perfektajn. Kiam la vetero estas bela kaj trankvila ili vestiĝas blue kaj purpure, kaj forte presas sian konturon sur la klara ĉielo de l’ vespero; sed kelkfoje, kiam sennuba estas la pejzaĝo aliloke, kapuĉo grizvapora formiĝas ĉirkaŭ iliaj suproj, kiuj, en la lastaj radioj de la subiranta suno, ardas kaj lumiĝas kiel krono de gloro.

Ĉe la piedo de ĉi tiuj fesorĉataj montoj la vojaĝinto eble ekvidis la malpezan fumon volviĝanta ĉielen de vilaĝo, kies ŝindaj tegmentoj brilas inter la arboj, ĝuste kie la blua koloro de la supra tero nuanciĝas al la freŝa verdo de la pli proksima pejzaĝo. Ĝi estas malgranda vilaĝo kaj tre antikva; kelkaj holandaj koloniistoj fondis ĝin frue en la historio de la provinco, ĉirkaŭ la komenco de la regado de la bona Petro Stuyvesant (lia animo ripozu en paco!). Kaj jen post malmultaj jaroj staris