Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Country Church) ankaŭ plaĉos al la Esperantistaro, ĉar ili ankaŭ estas bonaj ekzemploj de la povoj de Irving. Ili ne havas la koncizan priskribon kaj la rapidan movadon de la noveloj de nia epoko; tamen ili estas tre interesaj, ne nur pro sia propra ĉarmo, sed ankaŭ kiel fruaj ekzemploj de tiu literatura formo, en kiu la usona nacio plej bone sin esprimas.

Mi devas esprimi mian plej koran dankon al sinjoro M. C. Butler de la Brita Esperantista Asocio, kiu tralegis la manuskripton kaj bonkore konsilis min pri multaj dubaj punktoj.

La tradukinto.