Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj necivilizita lando. Irving gajnis por Usono la simpation kaj respekton de la Eŭropanoj. Plue, li enkondukis al la nova mondo la guston por la interesaj historioj de la malnova. Li estis, do, pli ligilo inter la du mondoj, ol vere nacia usona verkisto.

La verkoj de Irving tute ne estas spegulo, en kiu reflektiĝas la opinioj kaj okazintaĵoj de lia propra epoko. Li vivis en la romaneca estinteco. Lia stilo estas freŝa kaj ĉarma, neniam energia. Li estas tre amuza humoristo kaj havas tre viglan, sed ĉiam bonhumoran spriton. Iafoje eble, la leganto de la dudeka jarcento malŝatos lian sentimentalecon, sed ĝenerale en liaj verkoj estas perfekta bongusto. En ili li estas artisto, kaj en lia vivo li estis bonkora, afabla kaj ĝentila sinjoro. Li ne serĉis sensacian allogon, sed amis ĉion kaj ĉiun sinceran kaj belan. Korpe, li estis neniam fortika, kaj spirite ankaŭ, li preferis la verdan kampon de la bonkorulo al la kruta vojo de la indigna socia reformisto. Li estas la poetema verkisto de trankvila somera posttagmezo.

Mi tradukis por ĉi tiu volumeto kvar el liaj rakontoj el „La Skizlibro“. „Rip van Winkle“ estas la plej konata, kaj mi estas certa, ke, se mi nur iomete sukcesis kapti la ĉarmon de la originalo, la Esperantistaro ŝatos ĝin multe. Ĝi plene montras la freŝecon de la stilo de la verkisto, lian ĝentilan ironion kaj ŝaton de la antikvo kaj mistero. Ĝi ĉiam en la originalo ĉarmas la legantojn de Usono kaj Anglujo, sed, eĉ se neniu legus ĝin nun, ĝi estus tre grava en la historio de literaturo, ĉar ĝi estas unu el la plej fruaj ekzemploj de la nuntempa novelo, kaj kiel ekzemplo ĝi estas preskaŭ perfekta. Mi esperas, ke la aliaj rakontoj „La fieraĵo de la vilaĝo“ (The pride of the Village), „La fantoma fianĉo“ (The spectre bridegroom) kaj „La kampara preĝejo“ (The