Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

priskribis la anglan vivmanieron en lia kaj en antikvaj tempoj; kaj ĝi ankaŭ enhavis kelkajn novelojn. Tiun sekvis, en 1822, „Bracebridge Hall“, simila, sed ne egale bonega verko.

En 1826 li vizitis Hispanujon, kaj multe interesiĝis pri ĝia romaneca historio. Li verkis „Vivo de Kolumbo“ kaj „Historio pri la Konkiro de Granado“. Dum du jaroj li estis sekretario ĉe la usona ambasadoro en London-o, kaj en 1831 li reiris al Usono. Ĉiam la alloga historio de Hispanujo instigis lin, kaj li verkis en 1831 „La Vojaĝoj kaj Eltrovoj de la Kunuloj de Kolumbo“, kaj en 1832 „La Alhambro“; kaj, tri jarojn poste, „Legendoj de la Konkiro de Hispanujo“. La usona publiko kaj registaro nun komprenis, ke Irving ja dankinde servis sian patrujon, kaj multe pligrandigis ĝian famon ĉe la aliaj nacioj de la mondo, kaj, laŭ tio, kio nun fariĝis bonega usona maniero rekompenci la famajn verkistojn kaj saĝulojn, la registaro lin faris ambasadoro al Hispanujo. Li tie restis dum 1843—1846. Kiam li revenis, li verkis tri longajn, sed ne tre inspiritajn „Vivojn“ de Goldsmith, la irlanda poeto, romanisto kaj dramatisto, de Mahometo, kaj de Washington. Ĉi tiuj lacigaj laboroj estis tro penigaj por la maljuniĝanta verkisto. Li mortis ĉe Sunnyside apud Tarrytown, en la provinco de Nov-Jorko, la 28-an de Novembro 1859.

Irving estis sendube la unua granda, atentiga literaturisto, kiun Usono naskis, sed lia genio estas pli angla ol usona. Liaj gepatroj estis ambaŭ britoj, kaj li vivis antaŭ ol la nova usona ŝtato povis kreskigi vere nacian literaturon. La granda servo, kiun Irving faris por siaj kunpatrujanoj estis: ligi la literaturon de Usono al tiu de Eŭropo. Usono estis, al la anoj de la altkulturaj societoj de la malnovaj ŝtatoj de Eŭropo, iomete kruda