Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ANTAŬPAROLO

Washington Irving, la unua granda beletristikisto de Usono, naskiĝis en Nov-Jorko, la unuan de Aprilo 1783. Dum sia juneco li estis tre malfortika, kaj pro tio ricevis nur malmulte da lerneja instruo. Li ofte vagadis laŭlonge de la rivero Hudson kaj en la montojn Kaatskill, ĝis li konis perfekte tiun pejzaĝon, kiun li estis baldaŭ famigonta per siaj libroj. En 1802 li verkis serion de leteroj, kiu aperis en ĵurnalo kontrolita de lia pli aĝa frato. Sed lia malsano ankoraŭ malpermesis energian laboradon, kaj li tial vizitis Eŭropon por resaniĝi. Reveninte, li verkis kun sia pli juna frato kaj amiko ĵurnalon („Salgamundi“), kies numeroj aperis ĉiudusemajne. Ĉi tiu ne montris originalan genion: ĝi estis simila al la „Spectator“ de la fama angla verkisto Addison, kaj ne havis grandan sukceson.

La unua libro de Irving eldoniĝis en 1809; ĝi estis „Historio de Nov-Jorko“, supozeble verkita de iu „Diedrich Knickerbocker“, kaj bonhumore burleskanta la flegmajn holandajn koloniistojn de Nov-Jorko. Dum 1815—1822 Irving estis en Eŭropo. Li vizitis Walter Scott, la faman anglan verkiston de historiaj romanoj, kiu estis al li vera amiko. Irving, ĝis nun, ne estis tre sukcesa literaturisto, sed Scott tuj ekvidis lian maloftan genion, kaj uzis sian grandan influon por helpi lin multe. En 1819 aperis la plej konata el la libroj de Irving, „La Skizlibro“. Ĝi