Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

etojn, kaj rakontis al ili longajn fabelojn pri fantomoj, sorĉistinoj kaj indianoj. Kiam ajn li iris tien kaj reen en la vilaĝo, lin ĉirkaŭis infanaro, preskaŭ tuŝanta liajn baskojn, grimpanta sur lian dorson kaj senpune faranta kontraŭ li mil spritajojn; kaj en la tuta ĉirkaŭaĵo neniu hundo bojis kontraŭ li.

En la konsisto de Rip la grava difekto estis nevenkebla malinklino al ĉiu speco de profita laboro. Tion certe ne kaŭzis manko de diligento aŭ persisto; ĉar li kutimis sidiĝi sur malseka roko, kun kano tiel longa kaj peza, kiel lanco de tataro, kaj fiŝi la tutan tagon senmurmure, eĉ kvankam li ne stimuliĝis per eĉ unu mordeto. Li ofte portis birdpafilon sur la ŝultro, horon post horo, kaj marŝadis tra marĉoj kaj arbaroj, preter montetoj kaj valoj, por mortpafi kelkajn sciurojn aŭ sovaĝajn kolombojn. A1 najbaro li neniam volis rifuzi helpon eĉ en la plej malfacila laboro, kaj li estis eminentulo ĉe ĉiuj kamparaj ludfestoj por senŝeligi la maizon aŭ por konstrui barilojn el ŝtonoj; la virinoj de la vilaĝo ankau kutimis uzi lin por komisioj kaj tiaj malgravaj tasketoj, kiujn iliaj malpli komplezaj edzoj ne volis por ili fari. Unuvorte, Rip estis preta klopodi pri ies aferoj krom la siaj; sed li tute ne povis plenumi familiajn devojn kaj konservi sian farmon en ordo.

Efektive li deklaris, ke neniel estas utile labori sur lia farmo: ĝi estas la plej pesta peceto de tero en la tuta lando, ĉio rilate al ĝi malsukcesas, kaj, malgraŭ li, malsukcesos ĉiam. Liaj bariloj senĉese disfalas; lia bovaro aŭ forvagas aŭ iras inter la brasikojn; herbaĉoj certe kreskas pli rapide en liaj kampoj ol aliloke; la pluvo ĉiam malice decidis ekfali ĝuste kiam li devas fari eksterdoman laboron; sekve, kvankam la heredita bieno pli kaj pli malgrandiĝis dum lia mastrumado, ĝis

13