Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

restis nur terspaco da maizo kaj terpomoj, tamen ĝi estis la plej malbonstata farmo en la najbaraĵo.

Liaj infanoj ankaŭ estis ĉifonaj kaj sovaĝaj kvazaŭ ili apartenis al neniu. Sajnis, ke lia filo, Rip, bubo naskita laŭ lia propra simileco, kun la malnovaj vestoj heredos la kutimojn de sia patro. Ordinare oni povis vidi lin sekvanta, simile al ĉevalido, la kalkanojn de lia patrino, vestita en larĝa pantalono forlasita de la patro, kiun li apenaŭ povis subteni per unu mano, same kiel belulino subtenas sian trenajon en malbona vetero.

Tamen, Rip van Winkle estis unu el tiuj feliĉuloj, kies temperamento estas malsaĝa kaj kompleza, kiuj akceptas la mondon senplende, manĝas panon blankan aŭ brunan, kian ajn oni povas havi per la pli malgranda pripenso aŭ zorgado, kaj kiuj preferas malsati kun penco ol labori por funto. Se li estus lasita sola li fajfus, en perfekta kontenteco, dum lia vivo forglitus; sed senĉese lia edzino parolaĉis en liajn orelojn pri lia mallaboremo, lia senzorgeco kaj la ruiniĝo, kiun li kaŭzis al sia familio. Matene, tagmeze kaj nokte, senĉese efikis ŝia lango, kaj ĉio, kion li diris aŭ faris nepre fluigis torenton de doma elokventeco. Rip havis nur unu rimedon kontraŭ ĉiuj tiuSpecaj admonadoj, kaj tiu, per ofta uzado, fariĝis kutimo. Li levis la ŝultrojn, skuis la kapon, levis la okulojn, sed diris nenion. Tamen ĉi tio nur invitis novan salvon de lia edzind; do li vplonte retiriŝ siajn fortojn kaj iris eksteren — la sola direkto en sia domo al kiu rajtas sin turni edzo turmentata.

La sola doma aliĝanto de Rip estis la hundo „Lupo“, kiu estis egale turmentata kiel ĝia mastro, ĉar sinjorino van Winkle opiniis, ke ili estas amikoj en mallaboremo, kaj eĉ rigardis Lupon per malama okulo kvazaŭ la kaŭzon de la oftaj eraroj de ĝia mastro. Vere, laŭ la punktoj

14