Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiam Rip kaj lia kunulo alproksimiĝis, >ili subite ĉesis Iudi, kaj rigardis lin per tiel fiksa statusimila rigardo kaj per tiel strangaj, krudaj, brilmankaj vizaĝoj, ke la koro timis en li, kaj la genuoj batis unu la alian. Lia kunulo nur elverŝis la enhavon de la barelo en grandgjn pokalojn kaj faris signojn al Rip, ke li servu la ĉeestantaron. Kun timo kaj tremo li obeis; ili trinkis la drinkaĵon dum profunda silento, kaj poste rekomencis sian ludon.

Grade la solena teruro kaj antaŭtimo de Rip malaperis. Li eĉ kuraĝis, kiam neniu rigardis lin, gustumi la trinkaĵon, kiun li trovis multe similan laŭ la gusto al bonega holanda ĝino. Li estis nature soifulo, kaj baldaŭ estis tentata ripeti la trinkon. Unu gustumo instigis alian, kaj al la pokalo li ripetis siajn vizitojn tiel ofte, ke la konscio subiĝis, iiaj okuloj ŝajnis ĉirkaŭnaĝi en la kapo, la kapo grade kliniĝis, kaj li profunde endormiĝis.

Vekiĝinte, li trovis sin sur la verda altaĵeto, de kie li unue vidis la maljunulon de la valo. Li frotis la okulojn — estis hela sunluma mateno. La birdoj saltetadis kaj pepadis en la arbetoj, kaj supre aglo rondflugis kaj kontraŭbrustis la puran venteton de la monto. „Cu estas eble“, pensis Rip, „ke mi dormis ĉi tie la tutan nokton?“ . Li rememoris la okazintaĵojn antaŭ ol li endormiĝis. La strangulon kun la barelo de drinkaĵo — la montan kanjonon — la sovaĝejon inter la rokoj — la veaspektan kegloludantaron — la pokalon. „Ho, tiu pokalo! tiu malica pokalo!** pensis Rip, „kiamaniere mi povos senkulpigi min al sinjorino van Winkle?“

Li ĉirkaŭrigardis por trovi sian pafilon, sed anstataŭ pura, bone oleŝmirita birdpafilo, li trovis malnovan muskedon kuŝanta apud li; la tubo estis inkrustita per rusto, la ŝtala fajrofarilo defalanta, kaj la kolbo insektborita. Li nun suspektis, ke la seriozmienaj festeguloj de la monto

20