Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

faris ruzon kontraŭ li, kaj lin dozinte per drinkaĵo, al li rabis la pafilon. Lupo ankaŭ estis malaperintsf, sed ĝi ebie forvagis por kapti sciuron aŭ perdrikon. Li fajfis al li kaj ekkriis lian nomon, sed tute vane; eĥoj ripetis la fajfon kaj ekkrion, sed neniu hundo estis videbla. Li decidis reviziti la festejon de la hieraŭa vespero, kaj, se li renkontus iun el la kunularo, demandi lin pri siaj hundo kaj pafilo. Kiam li levis sin por marŝi, li trovis sin artike preskaŭ nefleksebla, kaj manka je sia kutima vigleco. „Ne konvenas al mi ĉi ,tiuj montaj litoj“, pensis Rip, „kaj se ĉi tiu petolaĵo min enlitigus pro la reŭmatismo, mi ja havus feliĉegan tempon kun sinjorino van Winkle“. Nur malfacile li malsupreniris en la valon: li trovis la kanjoneton, kiun li kaj lia kunulo supreniris la hieraŭan vesperon; sed, je lia granda miro, monta rivereto nun ŝaŭme tra ĝi malsŭpreniris, saltante de roko al roko, kaj plenigante la valon per babilaj murmuroj. Tamen li sukcesis grimpi ĝiajn flankojn, penetris labore tra densejoj de betulo, sasafraso kaj hamamelo, kaj kelkfoje ekfalis aŭ implikiĝis per la sovaĝaj vinberujoj, kiuj volvis siajn ĉirojn de arbo al arbo, kaj etendis kvazaŭ retaĵon sur lia vojo.

Fine li venis al la loko, kie la kanjono kondukis tra la krutajoj al la amfiteatro; sed restis nenia postsigno de tiu enirejo. La rokoj prezentis altan nepenetreblan muron, super kiu la torento, lameno de plumeca ŝaŭmp, falis en larĝan profundan basenon, kiu estis nigra pro la ombro de la ĉirkaŭa arbaro. Ci tie, do, la malfeliĉa Rip devis halti. Denove li vokis, denove li fajfis al sia hundo; la sola respondo estis la grakado de senokupa kornikaro, kiu alte en la aero sportis ĉirkaŭ seka arbo pendanta super senluma krutegaĵo, kaj kiu, sekura pro sia alteco, ŝajnis rigardi malsupren por moki la perplekson

21