Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de la malfeliĉulo. Kion fari? la mateno estis forpasanta, kaj Rip malsatis pro manko de matenmanĝo. Li bedaŭris la perdon de siaj hundo kaj pafilo; li timegis renkonton kun sia edzino; sed li tute ne deziris morti inter la montoj pro malsato. Li skuis la kapon, surŝultrigis la rustan muskedon, kaj kun koro plena de ĉagreno kaj maltrankvilo, hejmen sin turnis. Proksimiĝante la vilaĝon, li renkontis kelkajn homojn, ŝed neniun konatan. Tio surprizis lin iomete, ĉar li pensis, ke li konas ĉiun en la najbaraĵo, Iliaj vestoj ankaŭ estis laŭ alia modo ol tiu, kiun li kutimiĝis. Ĉiuj rigardis Iin fikse kun egalaj signoj de surprizo, kaj, kiam ajn ili turnis al li la okulojn, ili ĉiam frotetis la mentonon. La ripetado de tiu gesto instigis Rip, senvole, fari same — kiam, je sia mirego, li trovis sian barbon kreskinta futlonga. Li nun venis al la rando de la vilaĝo. Nekonata infanaro kuris apud liaj kalkanumoj, ekkrianta kaj elmontranta lian grizan barbon. La hundoj ankaŭ, el kiuj li ne rekonis unu kiel antaŭtempan konaton, bojis kontraŭ li, kiam li preterpasis; la vilaĝo mem estis ŝanĝita; ĝi estis pli granda kaj pli homoplena. Estis vicoj de domoj, kiujn li neniam antaŭe vidis, kaj tiuj, kiujn li kutimis familiare vizitadi, estis malaperintaj. Strangaj nomoj estis super la pordoj — strangaj vizaĝoj ĉe la fenestroj — ĉio estis stranga. Li nun dubis en la menso; li komencis dubi ĉu kaj li kaj la mondo ĉirkaŭ li ne estas ensorĉitaj. Ĉi tiu certe estas lia naskiĝa vilaĝo, kiun li nur forlasis en la hieraŭa tago. Jen, tie sin trovas la montoj Kaatskill — tie fluas la arĝenta rivero Hudson malproksime — ĉiu monteto kaj valo estas precize tie, kie ĝi ĉiam estis. Rip estis grave perpleksita. „La trinkado el tiu pokalo“, li pensis, „ja bedaŭrinde malordigis mian kapon!“

22