Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Apenaŭ li povis trovi la vojon al sia propra domo, kiun li alproksimiĝis en silenta solena timo, ĉiumomente atendante la voĉon akregan de sinjorino van Winkle. Li trovis la domon ruiniĝinta — la tegmenton enfalanta, la fenestrojn rompitaj, kaj la pordojn dekroĉitaj. Hundo, duone morta pro malsato, kiu similis al Lupo, ĉirkaŭ ĝi ŝteliris. Rip nome vokis lin; sed la hundaĉo nazgraŭlis, montris la dentojn, kaj foriris. Jen malrekono ja korpika — „Eĉ mia hundo mem,“ ĝemis malfeliĉa Rip, „min forgesas“.

Li eniris ia domon, kiun, por diri vere, sinjorino van Winkle ĉiam konservis en neta ordo. Gi estis senenhava, dezerta, kaj evidente forlasita. La ruiniĝeco tute venkis liajn edzecajn timojn — laŭte li vokis siajn edzinon kaj infanojn — la solecaj ĉambroj momente eĥis lian voĉon, kaj poste ĉio ree estis silenta.

Li nun eliris kaj rapidis al sia antaŭa rifuĝejo, la vilaĝa gastejo — sed tiu ankaŭ estis malaperinta. Granda disfalema ligna konstruajo leviĝis anstataŭ ĝi. Gi havis fenestrojn larĝajn kaj malfermitajn; kelkaj el ili estis rompitaj kaj riparitaj per malnovaj ĉapeloj kaj subjupoj; kaj super la pordo estis la kolora skribo „La hotelo de la Unuiĝo, de Jonathan Doolittle.* Anstataŭ la granda arbo, kiu en antikvaj tagoj ŝirmis la kvietan holandan gastejeton, nun leviĝis granda nuda stango, kiu supre havis ion similan al noktoĉapo, kaj de ĝi elflirtis flago, sur kiu estis amaso da steloj kaj strioj — ĉi ĉio estis stranga kaj nekomprenebla. Tamen, li rekonis la rubenkoloran vizaĝon de la Reĝo Georgo, sub kiu li pace fumis tiom da pipoj, sed eĉ tiu strange ŝanĝiĝis. Anstataŭ la ruĝa, estis blua kaj ŝamkolora jako, en la mano glavo estis tenata anstataŭ sceptro, trikorno ornamis la kapon, kaj sube estis pentrita grandlitere GENERALO WASHINGTON. 23

23