Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Apud la pordo, laŭkutime, estis homamaso, sed neniu, kiun Rip rekonis. La mienoj mem de la homoj ŝajnis ŝanĝitaj. Ili havis okupatan, moveman, disp uteman manieron, anstataŭ la kutima flegmo kaj dorma trankvileco. Vane li serĉis la saĝulon, Nikolaon Vedder, kun lia larĝa vizaĝo, duobla mentono, kaj bona longa pipo eliganta nubojn de tabakfumo anstataŭ senrezultaj paroladoj; aŭ van Bummel, la lernejestron, diskonigantan la enhavaĵon de malnova ĵurnalo. Anstataŭ tiuj, maldikulo kun aspekto de galmalsanulo, kies poŝoj estis plenaj de folietoj, energie deklamadis pri la rajtoj de la civitanoj — elektoj — kongresanoj — libereco — la batalo ĉe Bunker’s Hill — la herooj de la jaro mil sepcent sepdekses — kaj aliaj aferoj; ĉi tio estis vere nekomprenebla parolaĉado al la konfuzita Rip van Winkle.

La aspekto de Rip, pro lia longa griza barbo, lia rusta birdpafilo, lia maleleganta vestaĵo, kaj la bando de virinoj kaj infanoj ĉe liaj kalkanumoj, baldaŭ altiris la atenton de la gastejaj politikistoj. Amase ili ĉirkaŭis kaj rigardis lin de la kapo al la piedo kun granda scivolemo. La oratoro sin puŝis al li kaj, lin tirante aparte, demandis: „A1 kiu partio vi voĉdonis?” Rip fikse rigardis en senesprima stulteco. Alia malgranda sed okupema homo lin tiris per la brako, kaj sin levante sur la piedfingroj, demandis en la orelon: „Cu vi estas Federaciano aŭ Demokrato?“ A1 Rip egale mankis la povo kompreni ĉi tiun demandon; tiam ruza sinestimema sinjoro, en pinta trikorno, marŝis tra la homamaso, ilin puŝante dekstren kaj maldekstren per Ia kubuto, dum li pasis antaŭen, kaj haltis antaŭ van Winkle; unu brakon surkokse, la alian sur lia bastono. Liaj akraj okuloj kaj pinta trikorno kvazaŭ penetris en lian animon mem, kaj per severa voĉo li demandis: „Kial vi venas al la elekto

24