Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

„Kaj la nomo de via patro?“

„Nu, la malfeliĉulo, Rip van Winkle estis lia nomo, sed forpasis dudek jaroj, de kiam li foriris kun sia pafilo, kaj neniam poste oni aŭdis pri li — sed lia hundo revenis sen li; ĉu li mortpafis sin, aŭ estis forportita de la indianoj, neniu povas esti certa. Tiam mi estis nur knabineto.“

Rip nur deziris unu pluan demandon; sed li demandis ĝin per ŝanceliĝa voĉo:

„Kie estas via patrino?“

„Nu, ŝi ankaŭ mortis antaŭ nelonge; difektiĝis unu el ŝiaj vejnoj en paroksismo de kolero kontraŭ kolportisto el Nov-Anglujo.“

Almenaŭ en tiu novajo estis iom da konsolo. La honestulo ne plu povis sin reteni. Li prenis sian filinon kaj sian infanon en la brakojn. „Mi estas via patro“, li kriis, „antaŭtempe juna Rip van Winkle — maljuna Rip van Winkle nun! Cu neniu konas la malfeliĉan Rip van Winkle?“

Ciuj staris mirigitaj, ĝis maljunulino, ŝanceliĝe venante el la homamaso, metis la manon al ŝia frunto, kaj rigardante sub ĝi en lian vizaĝon dum momento, ekkriis: „Certe! estas Rip van W inkle— ja estas li mem! Denove bonveniĝu al via hejmo, antaŭtempa najbaro — nu, kie vi estis dum tiuj longaj dudek jaroj?“

Rip estis rakontinta ĉion baldaŭ, ĉar la tutaj dudek jaroj estis al li kvazaŭ unu nura nokto. La najbaroj surprize rigardis lin, kiam ili aŭdis; iuj palpebrumis unu al la alia kaj metis la langojn en la vangojn; kaj la sinestimulo en la trikorno, kiu, post la fino de la timeto, revenis al la sceno, tordis malsupren la angulon de la buŝo, kaj skuis la kapon — ĉe kio okazis ĝenerala skuado de la kapo en la tuta ĉeestantaro.

27