Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiam oni decidis aŭskulti la opinion de la maljuna Petro Vanderdonk, kiun oni povis vidi alproksimiĝanta malrapide sur la vojo. Li estis devenulo de la historiisto kun tiu nomo, kiu skribis unu el la plej fruaj historioj de la provinco. Petro estis la plej maljuna vilaĝano, kaj sperta pri ĉiu mirinda okazintaĵo kaj tradicio de la najbaraĵo. Li tuj rememoris Rip kaj konfirmis lian historion en la plej kontentiga maniero. Li certigis la ĉeestantaron, ke estas fakto, ricevita de lia prapatro, la historiisto, ke strangaj estuloj ĉiam sin trovis ŝnter la montoj Kaatskill. Ke estas asertite, ke la fama Henriko Hudson, la unua eltrovinto de la rivero kaj lando, tie, en ĉiu dekduo de jaroj, tenas sin en speco de vespera ipaldormo kun sia ŝipanaro de la „Duon-Luno“, kaj tiel estas permesita reviziti la scenejon de sia entrepreno, kaj gardeme rigardi la riveron kaj la grandan urbon nomitan per lia nomo. Ke lia patro unu fojon vidis ilin en iliaj antikvaj holandaj vestoj, ludi keglojn en kavejo de la monto, kaj ke li mem aŭdis, unu someran posttagmezon, la sonon de iliaj pilkoj, kvazaŭ sonorado de malproksima tondro.

Ni mallonge finu longan rakonton. La ĉeestantaro disiĝis, kaj revenis al la pli gravaj aferoj de la elekto. Lia filino prenis Rip hejmen por loĝi kun ŝi; ŝi havis komfortan, bone meblitan domon kaj fortan, gajan farmiston kiel edzon, kiun Rip rememoris kiel unu el la buboj, kiuj kutimis grimpi sur lian dorson. Rilate al la filo kaj heredonto de Rip, kiu estis kopio de li mem, kiam li apogis sin kontraŭ arbo, oni okupigis lin en farmlaboro; sed li montris heredan emon klopodi pri ĉio, krom la propraj aferoj.

Rip nun reprenis siajn antaŭajn promenadojn kaj kutimojn; li baldaŭ retrovis multajn el siaj antaŭaj intimuloj,

28