Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kvankam ĉiuj estis iomete pli malfortaj pro la eluziĝo de tempo; kaj li preferis fari amikojn el la kreskanta generacio, ĉe kiu li baldaŭ iĝis favoregato.

Car li nenion devis fari hejme, kaj ĉar li alvenis al tiu feliĉa aĝo, kiam oni povas esti senokupa senpune, li denove prenis sian sidejon sur la benko ĉe la pordo de la gastejo, kaj oni respektegis lin kiel unu el la patriarkoj de la vilaĝo, kaj kronikon de la antaŭaj tempoj „antaŭ la milito“. Pasis iom da tempo, antaŭ ol li povis alkutimiĝi al la ordinara sekvo de klaĉo, aŭ povis kompreni la strangaĵojn, kiuj okazis dum lia letargio. Li ne komprenis, ke okazis milito de revolucio — ke la lando forĵetis la jugon de Anglujo — kaj ke, anstataŭ regato de Lia Reĝa Moŝto Georgo III a, li nun estas libera civitano de Usono. Vere, Rip tute ne estis politikisto; la ŝanĝiĝoj de ŝtatoj kaj imperioj nur malmulte interesis lin, sed estis unu speco de despotismo, pro kiu li longe ĝemis, kaj tiu estis — la speco, kies simbolo estas subjupo. Feliĉe tiu nun finiĝis; lia kolo estis liberigita de la jugo de edzeco, kaj li povis eniri kaj eliri la domon, kiam ajn plaĉis al li, sen timo pro la tiraneco de sinjorino van Winkle. Tamen, kiam ajn oni nomis ŝin, li skuis la kapon, levis la ŝultrojn kaj levis la okulojn; kio povis esti aŭ esprimo de rezignacio al sia sorto, aŭ de ĝojo pro sia liberiĝo.

Li kutimis diri ĉi tiun rakonton al ĉiu fremdulo, kiu alvenis al Ia hotelo de sinjoro Doolittle. Komence oni rimarkis, ke li variigas ĝin en kelkaj detaloj ĉe ĉiu rakonto; tio sendube estis pro lia tiel nove okazinta vekiĝo. Fine ĝi fariĝis precize la rakonto, kiun mi rakontis, kaj ne estis en la najbaraĵo viro, virino, aŭ infano, kiu ne havis ĝin parkere. Iuj ĉiam ŝajnigis, ke ili dubas ĝian verecon, kaj insistis, ke Rip estis mense difekta, kaj ke 29

29