Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉi tiu afero estas unu, pri kiu li restis ĉiam sensenca. La antikvaj holandanoj, tamen, preskaŭ ĉiuj kredis ĝin plene. Eĉ en la nuna tago, kiam ajn ili aŭdas tondradon en somera posttagmezo, ili diras, ke Henriko Hudson kaj lia ŝipanaro ludas keglojn; kaj estas ĝenerala deziro ĉe ĉiu turmentata edzo en la najbaraĵo, kiam la vivo estas preskaŭ netolerebla, ricevi trankviligan trinkon el la pokalo de Rip van Winkle.

30